Ununombra they

En la gramatiko de la angla lingvo, la termino ununombra they temas pri la uzado de la pronomo they ("ili"), aŭ ties flekciaj aŭ derivitaj formoj, kiel them, their, themself, aŭ themselves, kiel seksneŭtrala homa triapersona pronomo por unu persono. Ĝi kutime okazas kun substantivo de nekonata sekso, kiel jene:

Somebody left their umbrella in the office. Would they please collect it?
Iu lasis "ilian"/sian ombrelon en la oficejo. Ĉu "ili"/li/ŝi/ŝli/ri/ĝi bonvole povas kolekti ĝin?
The patient should be told at the outset how much they will be required to pay.
La paciento devas informiĝi en la komenco kiom "ili"/li/ŝi/ŝli/ri/ĝi devos pagi.
But a journalist should not be forced to reveal their sources.
Sed ĵurnalisto ne devas malkaŝi "iliajn"/siajn fontojn. / Sed oni ne devigu ĵurnaliston malkaŝi "iliajn"/liajn/ŝiajn/riajn/ĝiajn fontojn.

La ununombra uzado de they komencis en la meza angla lingvo, ne pli poste ol la 14-a jarcento, kaj ankoraŭ okazas ofte en la ĉiutaga, parolata moderna angla lingvo. Sed ĝia uzado fariĝis polemika ekde la malfrua 19-a jarcento, kiam gramatikistoj klopodis preskribi seksneŭtralan uzadon de he ("li") anstataŭ they. Pli lastatempe, ĝia uzado en la formala angla denove oftiĝis pro tendenco al seksneŭtrala lingvaĵo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search